Einhornhöhle
– unukorna kaverno
pli ol nur
kaverno …
|
![]() |
||
|
-
bio- kaj geotopo -
kultura kaj natura monumento - naturrezervejo |
|||
La
unukorna kaverno – alia mondo sube de la Harz-montaro
|
|||
cave bear |
“Unukorna
kaverno” – eĉ la nomo de tiu kaverno sonas mistera. Dum
jarcentoj estis de granda intereso elfosi la ostojn de la unukornoj. La
kaverno estis fama kaj bone konata ankaŭ transe de la Harz-montaro.
La pulvorigitaj ostoj estis vendataj kiel “unukorna fosilio” kaj estis
tre dezirataj kiel speciala medicino en tuta Eŭropo. Ankoraŭ en
niaj tagoj multaj (speciale junaj) vizitantoj demandas pri la unukorno en
la kaverno. |
||
|
“Unukorna
kaverno” – hejmo de la neandertalulo kaj la kavernaj ursoj. Nuntempe
ni certe scias, ke la trovitaj ostoj en la kaverno estas la fosilitaj
restaĵoj de miloj de kavernaj ursoj (vidu la bildon) kaj aliaj
forpereintaj bestoj, kiuj vivis en tiu regiono dum la pasinta glaciepoko. Venu
kaj sekvu la piedpremsignojn de la famaj Eŭropaj esploristoj, inter
ili Leibniz, Forster, Goethe, Buckland, Cuvier kaj Virchow, tra la
malvastaj gangoj kaj la larĝaj haloj de la kaverno. |
neanderthal man |
||
“Unukorna kaverno” – la plej granda kaverno malfermita por la publiko en la okcidenta Harz-montaro estas alirebla per la ŝoseoj B27 kaj B243 venante de la vilaĝo Scharzfeld kaj sekvante la signojn al la parkejo (kiu troviĝas en la arbaro). Busoj estas bonvenaj. Ankaŭ
eblas veni per trajno, ĝis la haltejo “Herzberg/Harz”. De tie per
buso al direkto Bad Lauterberg/St. Andreasberg ĝis la iama stacidomo
„Scharzfeld“. Poste oni povas piede iri al la kaverno laŭlonge de
signoj dum ĉirkaŭ 20-minutoj. |
|||
![]() |
|
||
|
|||
|
|
|||
| The Cave | > English | ||
| © www.MUSIGN.de 2003 | |||