- Heimstatt der Neandertaler / - home of the Neanderthals

Esperanto

Einhornhöhle – unukorna kaverno pli ol nur kaverno …

-          bio- kaj geotopo

-          kultura kaj natura monumento

-          naturrezervejo

La unukorna kaverno – alia mondo sube de la Harz-montaro

“Unukorna kaverno” eĉ la nomo de tiu kaverno sonas mistera. Dum jarcentoj estis de granda intereso elfosi la ostojn de la unukornoj. La kaverno estis fama kaj bone konata ankaŭ transe de la Harz-montaro. La pulvorigitaj ostoj estis vendataj kiel “unukorna fosilio” kaj estis tre dezirataj kiel speciala medicino en tuta Eŭropo. Ankoraŭ en niaj tagoj multaj (speciale junaj) vizitantoj demandas pri la unukorno en la kaverno.

“Unukorna kaverno” – hejmo de la neandertalulo kaj la kavernaj ursoj. Nuntempe ni certe scias, ke la trovitaj ostoj en la kaverno estas la fosilitaj restaĵoj de miloj de kavernaj ursoj (vidu la bildon) kaj aliaj forpereintaj bestoj, kiuj vivis en tiu regiono dum la pasinta glaciepoko.

  Nur kelkajn jarojn antaŭe sciencaj elfosadoj malkovris, ke la neandertalulo loĝatigis la kavernon dum sufiĉe longa periodo antaŭ pli ol 100.000 jaroj.

Venu kaj sekvu la piedpremsignojn de la famaj Eŭropaj esploristoj, inter ili Leibniz, Forster, Goethe, Buckland, Cuvier kaj Virchow, tra la malvastaj gangoj kaj la larĝaj haloj de la kaverno.

“Unukorna kaverno” la plej granda kaverno malfermita por la publiko en la okcidenta Harz-montaro estas alirebla per la ŝoseoj B27 kaj B243 venante de la vilaĝo Scharzfeld kaj sekvante la signojn al la parkejo (kiu troviĝas en la arbaro). Busoj estas bonvenaj.

Ankaŭ eblas veni per trajno, ĝis la haltejo “Herzberg/Harz”. De tie per buso al direkto Bad Lauterberg/St. Andreasberg ĝis la iama stacidomo „Scharzfeld“. Poste oni povas piede iri al la kaverno laŭlonge de signoj dum ĉirkaŭ 40-minutoj.

                               

GeoPark Infozentrum    Einhornhöhle   Haus Einhorn    OT Scharzfeld    37412 Herzberg am Harz  

Betreiber: Gesellschaft Unicornu fossile e.V.    Postanschrift:  Im Strange 12   37520 Osterode am Harz

Tel. 05521 / 997559  -  mail @ einhornhoehle.de